Henry Sidgwick | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-an de majo 1838 en Skipton | ||||
Morto | 28-an de aŭgusto 1900 (62-jaraĝa) en Terling | ||||
Tombo | Terling (All Saints) Churchyard (en) vd | ||||
Religio | Unitariismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Trinity College Rugby School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | William Sidgwick (en) vd | ||||
Patrino | Mary Crofts (en) vd | ||||
Gefratoj | Arthur Sidgwick (en) , William Carr Sidgwick (en) kaj Mary Benson (en) vd | ||||
Edz(in)o | Eleanor Mildred Sidgwick (en) (1876–nekonata valoro) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo universitata instruisto ekonomikisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Filozofio vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henry SIDGWICK (anglalingva prononco /ˈsɪdʒwɪk/; 31a de majo 1838 – 28a de aŭgusto 1900) estis angla utilisma filozofo kaj ekonomikisto.[1] Li estis Profesoro "Knightbridge" de Morala Filozofio en la Universitato de Kembriĝo el 1883 ĝis sia morto, kaj estas plej bone konata en filozofio pro sia utilisma traktaĵo The Methods of Ethics.[2] Li estis unu el la fondintoj kaj unua prezidanto de la Societo por Psika Esplorado kaj membro de la Metafizika Societo kaj helpis la plej altan edukon de virinoj. Ankaŭ lia verkaro en ekonomiko havis daŭran influon.
En 1875 li kunfondis Newnham College, porvirina konstituanta kolegio de la Universitato de Kembriĝo. Ĝi estis la dua kembriĝa kolegio kiu akceptis virinojn, post Girton College. La kunfondinto de la Newnham College estis Millicent Garrett Fawcett.
En 1856 Sidgwick aliĝis al la Cambridge Apostles (Kembriĝaj Apostoloj), nome sekreta societo de intelektuloj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search